La Fontano estas la nomo sub kiu mi, Ralph Schmeits, eldonas informilojn pri la lingvo Esperanto. Kiel multaj esperantistoj ankaŭ mi jen jen renkontas interesajn personojn kiuj deziras de mi ĉion scii pri Esperanto. Kelkaj eĉ neniam aŭdis pri Esperanto kaj tio kondukas ofte al interesaj, sed foje ankaŭ longaj interparoloj. Tempo tamen foje mankas kaj precipe en tiuj okazoj mi deziras donaci malgrandan objekton kiu poste memorigos mian parolkunulon pri la lingvo aŭ donos al tiu ekstrajn informojn pri Esperanto. Tiuj objektoj ekzistas jam delonge: broŝuroj, paperetoj kun retadresoj, poŝtkartoj, libretoj ... Sed ne ĉiuj tiaj objektoj perfekte plaĉis al mi. Kelkaj estas tre malmodernaj aŭ simple ne laŭ la stilo kiun mi mem ŝatas.
Mi do decidis mem ion krei kaj tio plaĉis al mi. El tio unua venis globkrajono kun la teksto esperanto.net. Tio ne estas nova ideo, ja ekzistas jam delonge similaj globkrajonoj kaj aliaj informaj donacobjektoj, sed mi ne trovis globkrajonon laŭ la stilo kaj prezo kiuj plaĉis al mi. Por havi globkrajonon kontraŭ malmultekosta prezo oni aĉetu pli grandan kvanton samtempe. Tion mi faris kaj mi registris min samtempe ĉe Komerca Ĉambro por povi revendi la globkrajonojn kiujn mi mem ne uzas al tiuj kiuj ĝin ŝatas. Montriĝis tiom da intereso por la globkrajono ke mi mendis plian stokon, ĉi-foje ne por mi mem, sed speciale por miaj klientoj.
Post la globkrajono venis la nederlandlingva broŝuro de Malkovru Esperanton. En la rubriko Produktoj vi povas legi pri ĝia ekesto kaj la personoj kiuj kunlaboris pri ĝi.
La Fontano estas registrita ĉe la nederlanda Komerca Ĉambro je numero 17284213.