La broŝuro Ontdek het Esperanto estas nederlandlingva traduko de Malkovru Esperanton. La iniciaton por ĉi tiu kolorplena kaj informriĉa libreto prenis E@I kaj ILEI. Ili aperigis la 23-paĝan broŝuron en la lingvo Esperanto kun la celo ke alilingvaj tradukteamoj ektraduku ĝin en sian nacian lingvon.
En 2009 Rob Moerbeek atentigis min pri la apero de la Esperantlingva broŝuro kun la propono ke mi ektraduku ĝin kune kun li. Tiel okazis. La projekto ne restis nur dupersona: kontribuis ankaŭ interreta tradukteamo kiu jam laboris pri la broŝuro en la reta tradukejo de E@I. Tiu teamo konsistis el: Douwe Beerda, Heidi Goes, Patrick Oudejans, Karlijn Van Damme kaj Lode Van de Velde. La nederlanda teksto estas lingve kontrolita de du personoj kiuj profesie okupiĝas pri la nederlanda lingvo: Wim Baris kaj Guido Schmeits. La grafikadon kaj prespretigon prizorgis Stano Marĉek.
La broŝuron vi povas senkoste elŝuti el ikso.net/eo/broshuro. Presita versio aĉeteblas ĉe la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo aŭ ĉe la Libroservo de UEA. Ekde 50 ekzempleroj eblas aĉeti ankaŭ ĉe La Fontano (vidu dekstre en ĉi tiu paĝo).
Foje oni renkontas personon kiu starigas multajn demandojn pri Esperanto, sed ne ĉiam oni havas tempon aŭ deziron klarigi ĉiujn avantaĝojn kaj historion de Esperanto. Por tiaj situacioj mi uzas ĉi tiun skribilon kiu surhavas la tekston esperanto.net. En tiu retejo oni trovas ligilojn kiuj siavice kondukas al multaj informaj lokoj pri Esperanto en interreto.
La skribilo konsistas el recikligita ABS-plasto (96%). Ĝi skribas per nigra inko. La dezajnon faris Robbe Wieles.

Se vi deziras eblas anstataŭigi la internan inkostifton per nova, sed necesas fari tion singarde, ĉar la internaĵo de la puŝilo facile rompiĝas. Jen kiel oni faras: la verdan puŝilon oni povas elpreni; tiucele rigardu sub la longa parto de la verda puŝilo. Tie videblas du truoj en la korpo de la skribilo en kiu la puŝilo de interne hokiĝas per du malgrandaj plastaj elstaraĵoj. Per maldika objekto (ekzemple paperfiksilo) oni puŝu la elstaraĵojn internen kaj samtempe eblas eltiri la tutan puŝilon el la skribila korpo. Elprenu la inkostifton (atentu pri la risorteto kiu poste revenu samloke) kaj enmetu novan inkostifton. Inkostiftojn oni povas foje aĉeti en librobutiko aŭ ĉionvendejo.
La skribilon oni povas aĉeti ĉe la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo aŭ la Libroservo de UEA. Ekde 50 ekzempleroj ankaŭ ĉe La Fontano (vidu ĉi-dekstre).
La broŝuroj kaj globkrajonoj aĉeteblas ĉe la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo kaj la Libroservo de UEA. Ekde 50 ekzempleroj ankaŭ ĉe La Fontano. Ankaŭ revendistoj kun registrita AVI-numero povas mendi rekte ĉe La Fontano.
Ĉu vi trovis (pres)eraron en la broŝuro? Mi bonvenigas viajn rimarkojn. Bonvolu sendi retmesaĝon al mi (vidu la Kontaktopaĝon).